2018-08-09 La unua renkontiĝo

La unua renkontiĝo de la nova Mohoko-Hudsono Esperanto-Klubo okazis je la 9a aŭgusto ĉe la manĝo-loko de Colonie Center. Ni manĝis, babilis, kaj serĉis ŝercojn per reto.

Ekzemple: Eta princino trovas ranon kaj la rano diras per homa lingvo: “Se vi kisos min, mi turniĝos en belan princon.” La princino iom pripensas kaj diras: “Mi ne kisos vin. Mi volas parolantan ranon!” — http://ridejo.ikso.net/sxerco/1654