2018-08-18 Paralela Universo – Binghamton, NY

Je la 18a aŭgusto, ni iris al Binghamton por partopreni en la Binghamton Paralela Universo kun la Binghamton, Novjorko, Rochester, kaj Syracuse Esperantaj kluboj. Kia bona renkontiĝo! Ni multe dankas Kelly kaj aliaj homoj por organizis ĝin. Kio estas la Paralela Universo? Legu pli ĉi tie: https://paralelauniverso.com/

Antaŭtagmeze ni manĝis ĉe Crepe Heaven (http://crepeheaveninc.com/) kie mi manĝis vaflon kun pomoj, cinamo, kaj batita kremo. Ni ankaŭ havis varman ĉokoladlakton, kompreneble! Ĉiuj bongustis. Mi volus denove manĝi tie.

En Binghamton kaj apudaj urboj ekzistas karuseloj kun ĉevaloj. Estas ses karuseloj kaj ni rajdis kvin (la sesa estis fermita por ripari). Se oni rajdas ĉiuj ses (aŭ kvin), oni recevus pinglon/butonon!

Posttagmeze ni maĝis en ĉina restoracio kaj poste iris al la lastaj karuseloj.

Ni tre ĝuis la tagon kaj esperas ke ni vidos ĉiuj ĉe ARE en oktobro!

(Dankon al Raúl J Garcia por la foto de la grupo.)

2018-08-09 La unua renkontiĝo

La unua renkontiĝo de la nova Mohoko-Hudsono Esperanto-Klubo okazis je la 9a aŭgusto ĉe la manĝo-loko de Colonie Center. Ni manĝis, babilis, kaj serĉis ŝercojn per reto.

Ekzemple: Eta princino trovas ranon kaj la rano diras per homa lingvo: “Se vi kisos min, mi turniĝos en belan princon.” La princino iom pripensas kaj diras: “Mi ne kisos vin. Mi volas parolantan ranon!” — http://ridejo.ikso.net/sxerco/1654